Ĝis la 1-a de majo 2013 oni povos mendi servojn sen krompago. Post la 1-a de majo 2013 la reta mendilo estos fermita kaj ĉiuj mendoj altiĝos je 20 EUR aŭ 40 EUR, depende de tio, ĉu oni mendos loĝadon aŭ ne. UEA garantias la prezojn de la Dua Bulteno nur ĝis tiu limdato. Por ĉiuj mendoj faritaj post la 1-a de majo UEA unue devos kontakti la hotelojn/agentejon por kontroli ĉu restas loko(j) en la dezirataj hotelo/ekskursoj kaj ĉu la prezoj restas la samaj kiel en la Dua Bulteno..