KUIRI
Prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmego, ĝis ĝi fariĝas manĝebla aŭ trinkebla:
Hodiaŭ mi kuiros bongustan supon.
Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.
Ĝi estis malbongusta pro ne sufiĉa kuiro.
Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos.
Ĉi tiu restoracio estas fama pro bonega kuirado.
Kuiriston vaporo satigas.
Atendu iomete, viando ankoraŭ kuiriĝas.
Infanoj manĝis en kuirejo, ĉar patrino malpermesis manĝi en la ĉambro.
Li estas fuŝkuiristo - li tute ne kapablas kuiri.
Ni decidis vaporkuiri la terpomojn