Estimata S-ino Tang Qingqing,
Vi estas registrita kiel aliĝinto por la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko kun la kongresa numero 883. Via UEA-kodo estas qgtg-l. Dankon por via aliĝo!
Siatempe vi ricevos la paperajn Duan Bultenon kaj konfirmilon de aliĝo. La konfirmilon aŭ
kopion de tiu ĉi mesaĝo vi nepre devas kunporti al la UK en Rejkjaviko.
Intertempe vi jam povas legi la Duan Bultenon rete, ĉe http://www.uea.org/kongresoj/2013/dua_bulteno.html aŭ
http://www.uea.org/pdf/dua_bulteno_2013.pdf.
Se vi tion deziras, vi jam povas fari viajn mendojn de loĝado, ekskursoj
kaj bankedo ĉe http://www.uea.org/kongresoj/uk_mendilo.html. En la sama retejo, ĉe
"Anonctabulo", eblas serĉi kunĉambranon por la hoteloj, antaŭ- kaj
postkongresaj ekskursoj.
Atentu, ke la plej freŝajn informojn pri la UK, inkluzive de la listoj de aliĝintoj, vi povas ajnmomente trovi en la retpaĝo http://uea.org/kongresoj/uk_2013.html
Sincere salutas,
Kongresa Fako de UEA