Bona novaĵo por tiuj, kiuj deziras partopreni en tuttaga ekskurso al Kulusuk en Gronlando, sed ne sukcesis mendi lokon en la merkreda ekskurso: UEA sukcesis rezervi kelkajn ekstrajn lokojn en la flugo al Kulusuk en ĵaŭdo, la 25-a de julio. Tamen, tio eblas kontraŭ plialtigo de la prezo je 50 EUR kaj kondiĉo ke almenaŭ 10 personoj partoprenos en ĝi. La prezo por la ekskurso al Kulusuk en ĵaŭdo estas 595 EUR. La interesatoj povas rezervi lokon en ĝi ĝis dimanĉo, la 27-a de aprilo, pere de la reta mendilo (prefere) aŭ pere de retmesaĝo al kongresoj@co.uea.org. En lundo, la 28-a de aprilo ni kontaktos la mendintojn por informi ĉu ni atingis la minimuman nombron.